Kristana socialismo

Kristana socialismo estas formo de religia socialismo surbaze de la instruo de Jesuo. Multaj kristanaj socialistoj kredas ke kapitalismo estas idol-kulto kaj fiksiĝintaj en avideco, kaj kelkaj kristanaj konfesioj konsideras ĝin mortan pekon.[1] Kristanaj socialistoj identigas la kialon de malegaleco ĉar estas asociita kun la avideco kiun ili asocias kun kapitalismo.[1]

Kristana socialismo iĝis grava movado en Britio komence de la 1960-aj jaroj tra la Kristana Socialisma Movado kiu ekde 2013 iĝis konata kiel Kristanoj por Maldekstro.[2]

La esprimo ankaŭ apartenas al pli fruaj figuroj kiel la deknaŭjarcentaj verkistoj Frederick Denison Maurice (The Kingdom of Christ, 1838), John Ruskin (Unto this Last, 1862), Charles Kingsley (The Water-Babies, 1863), Thomas Hughes (Tom Brown's Schooldays, 1857), Frederick James Furnivall (kunkreinto de la Oxford English Dictionary), Adin Ballou (Practical Christian Socialism, 1854), kaj Francis Bellamy (baptisma ministro kaj aŭtoro de la usona Ĵuro pri fideleco).

  1. 1,0 1,1 Adrian Hastings, Alistair Mason, Hugh S. Pyper. The Oxford Companion to Christian Thought. Oxford, England, UK: Oxford University Press Paĝo 678.
  2. Adrian Hastings, Alistair Mason, Hugh S. Pyper. The Oxford Companion to Christian Thought. Oxford, England, UK: Oxford University Press Paĝo 677.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search